LA UNUA KONGRESO DE ESPERANTO de Profesoro Edmond Privat el “Historio de la Lingvo Esperanto”. (Mallongigita versio) Ĝis 1900 kaj eĉ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata escepte en Ruslando. Ĝi funkciadis antaŭ ĉio skribe. Multaj el ĝiaj plej agemaj propagandistoj aŭ talentaj verkistoj en la okcidento ne kuraĝis paroli la lingvon, ĉar ili neniam havis antaŭan okazon aŭ sperton. Renkontoj inter diversnaciaj esperantistoj estis tiel maloftaj, ke oni citis ilin en la tiamaj gazetoj kiel gravajn aferojn. La atestoj sonas ĉiuj simile. La unua momento estis iom embarasa kaj malrapida, la dua malpli, kaj la sekvantaj horoj alportis veran plezuron kaj pli kaj pli fluan elparolon. La kompreno ĉiam estis klara. La grupo en Le Hâvre (Havro) antaŭsentis, ke tie kuŝas la plej granda valoro de mondlingvo. Ĝi volis organizi eksperimenton. Efektive multaj homoj scias legi unu aŭ alian el la ĉef
Hide player controls
Hide resume playing