Ho, mia kor' estas fama poemeto de Ludwik Lejzer Zamenhof, verkita nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro en 1887. La plena teksto de la oklinia poemeto legeblas interalie en la reta universala biblioteko vikifontaro, kaj sekve. Jen la teksto de la poemo: Ho, mia kor' Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor’! Ho, mia kor’! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor’? Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado, Ho, mia kor’! #поэзия #poetry #esperanto
Hide player controls
Hide resume playing