Myvideo

Guest

Login

Kanto pri kapitano

Uploaded By: Myvideo
10 views
0
0 votes
0

Vivis brava kapitan’, Estis forta lia man’, Iris li multfoje sur ocean’. Lin minacis mara sin’, Ŝarkoj penis manĝi lin, Sed neniam cedis li al la destin’. Dum batal’, dum skual’ Ĉiam kantis li sen pens’ pri l’ ebla fal’: Kapitan’, kapitan’, ekridetu, Ja rideto estas plej bona far’! Kapitan’, vian timon forĵetu: Nur kuraĝo helpos vin en ŝtorma mar’! Foje tiu kapitan’ Dum vojaĝo al lontan’ Enamiĝis kvazaŭ eta infan’. Li ruĝiĝis pro timem’, Li balbutis pro kor-trem’, Sed ne lasis lin rideti l’ sentoprem’. Malfacil’, maltrankvil’ Lin katenis plene manke de l’ konsil’: Kapitan’, kapitan’, ekridetu, Ja rideto estas plej bona far’! Kapitan', vian timon forĵetu: Nur kuraĝo helpos vin pri am-deklar’!

Share with your friends

Link:

Embed:

Video Size:

Custom size:

x

Add to Playlist:

Favorites
My Playlist
Watch Later