Klementin’(Oh My Daring,Clementine) Usona kanto Traduko de H. W. Holmes 1. En kaverno, en kanjono laborante je la min', estis patro, vere mastro, de filino Klementin’. Mia kara, mia kara, mia kara Klementin’, vi perdiĝis nun ĉiame, bedaŭrinde, Klementin’. 2. Elefante tre gracia delikata pezulin', pakaĵkesto, taŭga vesto por pied' de Klementin’.
Hide player controls
Hide resume playing