Myvideo

Guest

Login

Malgra io!

Uploaded By: Myvideo
2 views
0
0 votes
0

*** Baldaŭ tio finiĝos Ni vidos la bildon grandan Lasos nin konsterniĝo Ni komencos respondi l’ demandojn La mondo alia estos Ne ĉiuj vivos ĝis tiam Venos tempo postpesta Tempo alia Sed dume mi petas, restu sana! Eltenu kaj vivu! Zorgu pri viaj familianoj Pri karaj viaj Iam sekiĝos larmoj Cikatroj malofte doloros Ne ĉio forblulos en l’ flamoj Sed koroj… Ĉio en vivo nia Dividiĝos je antaŭ kaj poste Ni turnos la folion Kaj pagos la kostojn Sed dume mi petas, restu sana! Eltenu kaj vivu! Zorgu pri viaj familianoj Pri karaj viaj En ĉiu urbo kaj lando Novaj herooj aperos Homoj komponos kantojn Verkos poemojn tenerajn Kaj mia espero estas Kaj estas mia propono Ke homoj neniam forgesu! Kaj lernu la lecionon Sed dume mi preĝas, restu sana! Malgraŭ ĉio vivu! Zorgu pri viaj familianoj Pri karaj viaj

Share with your friends

Link:

Embed:

Video Size:

Custom size:

x

Add to Playlist:

Favorites
My Playlist
Watch Later