DĴ Kunar (civile: Gunnar R. Fischer) estas diskĵokeo, kiu surmetas la muzikon en diskotekoj en kaj ekster Esperantujo ekde 1994. Li ne limiĝas al simpla kantoelektado, sed kelkfoje spicas la diskejon per propraj esperantlingvaj produktoj: Elektronika muziko (fifama: “Till kaj Gunnar faras teknon“), hiphopo kaj malrapidaj kantoj. Lia ĝenerala laborfilozofio estas, ke dancejo estas loko, kie homoj el multaj malsamaj landoj povas festi kune -- kaj tial la muziko estu diversstila kaj en multaj lingvoj.
Hide player controls
Hide resume playing