Meze de urbego ia Sen eĉ plej malgranda plant’ Loĝis la poet’ genia, Inspirplena vers-rimant’. Ĉion rimis li kaj fine Lin lacigis poezi’, Kaj somere en kamparon, Por plenumi san-riparon Estis forsendita li. Refreno: Tridek tri bovinoj, Tridek tri bovinoj, Tridek tri bovinoj - Nova vers-redakt’! Tridek tri bovinoj, Venis vers’ al fino Freŝa, kvazaŭ ĵus melkita lakt’! Vekiĝadis li tre frue - Je la kvina sen erar’, Kaj versaĵojn novajn flue Prezentadis al bovar’. Fine de somero suna Ege kreskis la poet’ -
Hide player controls
Hide resume playing