IRIS - Internacia Reta Interfaka Simpozio okazos de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021. Partoprenu podiajn diskutojn kaj pridiskutu tiun ĉi kontribuon kaj multajn aliajn: Françoise Noireau: Aŭtismo estas stato de homoj kun iuspeca cerbo-konstruo kaj aparta cerbo-konektado. Diagnozo de aŭtismo baziĝas sur du ĉefaj kondutoj : 1. mallarĝaj intensaj insistaj interesoj; 2. mallerta socia komunikado. Rimarkeblas ankaŭ apartaj sentemoj kaj oftaj kun-perturboj (atento-manko, anksio k.a.) Magneto-resonancaj skaniloj montras diferencojn en regionoj de la cerbo. Kombinaĵo de genoj kaj influoj de la medio influas la procedon de elkresko de la neŭronoj. Ju pli frua estos la diagnozoj de aŭtismo, des pli efikaj estos la helpoj al infano. Eĉ diagnozo en grandaĝo helpas, ĉar maljunulo komprenas kiel funkcias ĝia aparta percepto-sistemo kun strangaj sentemoj, kaj kiel funkcias ĝiaj apartaj intelektaj kapabloj kun strangaj malkapabloj. Dum la diagnozado aperas novaj konceptoj : “ interocepto”, “ parol-pr
Hide player controls
Hide resume playing